Alvoko por prialternativa mondo-vilaĝo en Parizo dum la COP21 la 5an kaj 6an de Decembro 2015

  • -

Alvoko por prialternativa mondo-vilaĝo en Parizo dum la COP21 la 5an kaj 6an de Decembro 2015

La klimata misŝanĝiĝo pliakriĝas ĝis tia punkto ke ĝi nun minacas niajn vivkondiĉojn sur la Tero, post mallonga daŭro en la disvolviĝintaj landoj, kaj eĉ pli en la pli vundeblaj regionoj. Se ni ne agas nun, niaj infanoj aŭ genepoj hodiaŭ kreskantaj alfrontos mondon en kiu ili tre malfacile povos vivi pro la kresko de la tutmonda temperaturo je pli ol 2°C, kiu kondukos al rapida degelo de glaciejoj kaj al leviĝo de la marnivelo, kun marbordaj urboj neniigitaj, malabundo de akvo kaj dezertigo, kaj malapero de miloj da specioj.

Sciencistoj taksas ke ni havas pli-malpli dek kvin jarojn por agi kaj eviti ke la plej malbona klimato-scenaro okazos kaj ke la perturbo estos neinversigebla. Ĉi tiu batalo por la klimato okazos nur unu fojon: ĝi estas perdota aŭ venkota jam nun. Ĝi estas samtempe defio kiu ripozas sur la ŝultroj de la aktualaj generacioj, sed ankaŭ la espero de forturniĝo al pli bona kaj pli homa mondo.

La ŝtatestroj de la tuta mondo kunvenos por la “COP21”, la 21-a Monda Klimata Pintkunveno de Unuiĝintaj Nacioj, de la 30-a de Novembro ĝis la 11-a de Decembro 2015, por subskribi internacian interkonsenton kiu aplikiĝos en 2020. Ĉi tiu interkonsento, se ĝi estos ambicia, justa, kaj deviga, estos parto de la solvo, precipe se ĝi estos akompanata de funkciantaj rimedoj ekde 2016. Sed post 20 jaroj da fiaskado de tiuj internaciaj intertraktadoj, ni ne povas lasi nian estontecon nur en la manoj de ŝtatestroj, esperante ke tia interkonsento estos trovita.

Un atelier à Alternatiba Gironde

Ni devas agi je nia nivelo per civitana mobilizado kiu, daŭre vokanta la ŝtatojn pri la bezono de internacia interkonsento, plifortigos la alternativojn kiuj ekzistas en niaj regionoj. La solvo venos nek tute desupre nek tute demalsupre, sed de ĉiuj niveloj samtempe: individua, kolektiva, regiona, nacia, kaj tutmonda.

Malproksime de falsaj solvoj – maljustaj, danĝeraj, kaj neefikaj – proponataj de iuj industriaj, financaj, kaj tekno-sciencaj premgrupoj kiuj monopolas la klimato-intertraktadojn (geo-inĝenierado, GMO-j, agrokarburaĵoj, karbon-merkatoj, rekompenso-mekanismoj, nuklea energio, ktp.), miloj da alternativoj al la kaŭzoj de klimata ŝanĝiĝo estas ekpraktikataj ĉiutage de milionoj da individuoj, organizoj, lokaj aŭtoritatoj en la plej diversaj kampoj. Tiuj alternativoj ne nur ekzistas, sed krome ili konstruas pli bonan mondon: pli justan, pli solidaran, pli amikan!

alternatiba004

Ni alvokas al civitana amaskunveno en Parizo dum COP21 por organizi grandan Mondo-vilaĝon de alternativoj la 5-an kaj 6-an de decembro 2015. Ni alvokas ĉiujn kiuj kondukas alternativojn en sia loko, kiuj volas helpi kun la loĝistika organizado de la Vilaĝo, kaj same tiujn kiuj simple deziras malkovri la amason da ekzistantaj alternativoj en multaj kampoj, kie eblas agi por albatali la klimato-defion:

  • kamparana agrikulturo, deproksima distribuado, nutraĵa suvereneco;
  • translokiĝo de la produkto-ekonomio, kundivido de laboro kaj riĉeco, socia kaj ekologia konvertiĝo de produktado, kundivida solidareco, etika financado;
  • la defendo de komunaj posedaĵoj kiel akvo, tero, aŭ arbaroj, daŭrigebla fiŝkaptado, la defendo de biodiverseco, primedia edukado, alternativaj komunikiloj;
  • respondeca konsumado, riparado kaj reciklado, malŝparo-redukto;
  • eko-renovigo, ŝparemo kaj efikeco pri energio, renovigeblaj energioj, planoj pri Vojŝanĝo en energio kaj klimato;
  • mildaj transportoj kaj daŭrigebla movebleco, la lukto kontraŭ urba etendiĝo kaj malnaturigoj de grundoj, daŭrigebla teritoria manaĝado, klopodoj por konservado de agrikultura tero, evoluado de urboj, ktp.

alternatiba052

Kune, ni faru el ĉi tiu Mondo-vilaĝo de alternativoj rimedon por kontribui al la konstruado de granda civitana movado por klimata justeco:

  • kunigante, ne nur la jam konvinkitojn, sed ankaŭ civitanojn de ĉiuj aĝoj kaj naciecoj;
  • kombinante la klimatan urĝecon kun socia justeco kaj demokratio;
  • kunplektante lokan agadon kun tutmonda implikiĝo;
  • aliĝante al 100%-e neperforta strategio.

Eŭropa Kunordigo de Alternatiba

Alternatiba estas tutmonda civitana movado de priklimata mobilizado kun ĉirkaŭ 70 alternativo-vilaĝoj nun organizataj aŭ jam okazintaj. Dume, Alternatiba-Turneo trapasos 5,000 km por la klimato sur kvarlokaj bicikloj en 187 eŭropaj etapoj, de la 5-a de junio ĝis la 26-a de septembro 2015.